Saluton László!
LiMr preferis ne publikigi sian civitanan nomon. Fakte, tio estas sufiĉe
kutima en multaj Vikipedioj kaj laŭ mi, lia agado esta pli grava ol la nomo.
Amike
KuboF Hromoslav
Dňa so, 13. júl 2019 20:06 Szilvási László <szilvasi(a)eszperanto.hu>
napísal(a):
Tre bone, gratulon, sed volonte ni legus ankaŭ la plej
gravan, lian
nomon! :-) Kiu estas tiu LiMr?
Amike,
Szilvási László
---------------
_2019-07-09 14:32 időpontban KuboF Hromoslav ezt írta:_
__
_Ekde la 1a de Julio 2019, ĉe la Esperanta Vikipedio servas nova_
_ administranto - LiMr._
_ Kiu li estas kaj kion li faras en la Vikipedio? Jen, eksciu en la suba_
_ intervjueto:_
_ * Kiu vi estas (ekz. profesio ktp)? De kie vi venas / kie vi loĝas?_
_ - Mi loĝas en Ĉeĥio, proksime de Uherské Hradiště. Mi laboras kiel_
_ programisto kaj datumbazisto en retbutiko._
_ * Kial vi ekpartoprenis en Vikipedio? Kio motivigis / konvinkis vin?_
_ - Mi ŝatas scion kaj mi ŝatas legi Vikipedion. Do mi volas reciproki
ion al_
_ Vikipedio. Mi volas helpi plej bone. Al
Esperanta Vikipedio mankas
spertaj_
_ uzantoj kiuj utiligas robotojn. Kaj mi robotojn
povas uzi. Mi ŝatas
vidi,_
_ ke robotoj faras tedan laboron, do homoj povas
fari veran krean
laboron._
_ * Kial vi decidis servi kiel administranto?_
_ - Ofte mi faris diversajn redaktojn de sistemaj kategorioj kaj
ŝablonoj,_
_ sed mi ne havis administrajn rajtojn, kio
komplikis la laboron. Poste
mi_
_ decidis servi kiel administranto._
_ * Kio estas viaj sekvaj planoj pri Vikipedio kaj Vikimedio?_
_ - Mi havas du planojn pri Vikipedio:_
_ 1) Fari milojn da unufojaj specialaj laboroj per milionoj da robotaj_
_ redaktetoj._
_ 2) Plibonigi senfine ĉiujn artikolojn per unu tre inteligenta roboto._
_ Dankon al LiMr pro lia preteco servi en la rolo de administranto!_
_ KuboF Hromoslav_
_ ________________________________________________
_ WikiEO-l dissendolisto_
_WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org_
_https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l_
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l