Saluton
En la hispana Vikivojaĝo eblas skribi "itinerojn", ekzemple por sekvi la vojon
kiun la Cido faris dum la Rekonkerado de Hispanio. Aŭ skribi pri promenado, ekzemple
"Promenado tra la Historia Centro de Esperanturbo", kio vizitindas, kiom kostas,
kaj kiom daŭras. Ĉu tio eblas en la Esperanta Vikivojaĝo?
Am(er)ike
Ĥuanjo
Amerika Komisiono de UEA
________________________________
De: WikiEO-l <wikieo-l-bounces(a)lists.wikimedia.org> en nombre de KuboF Hromoslav
<kubof.hromoslav(a)gmail.com>
Enviado: miércoles, 21 de diciembre de 2016 12:27:27 p. m.
Para: wikieo-l(a)lists.wikimedia.org; ELiSo
Asunto: [WikiEO-l] Decembra VikiKaravano - redakta maratono en Vikivojaĝo
Saluton.
(pardonu pro plurfoja mesaĝado)
Por subteni novan Vikimedian projekton *Vikivojaĝo*, kie ni kreas
vojaĝgvidilojn, mi invitas vin partopreni *Vikivojaĝan karavanon
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Karavano>* -
komunan virtualan redakto-maratonon! Por partopreni ĝin simple redaktu
Vikivojaĝon almenŭ 1-foje tage dum la difinita tempo (por Decembro 2016 tio
estas ekde la 21a ĝis la 31a) ajnan artikolon, diskuton, ŝablonon,
kategorion aŭ alian paĝon (krom la paĝo de uzanto aŭ ties diskuto).
Post la Karavano estos elektita "Vojaĝanto de la monato", kiu kontribuis al
sukcesa kaj amuza Karavano plej (laŭ certa maniero).
Kaj kion vi povas redakti?
Vikivojaĝo temas pri vojĝado, do precipe pri kontinentoj, landoj, regionoj,
urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri frazlibroj (bazaj helpiloj pri konkreta
lingvo) kaj temoj ĝenerale helpaj al vojaĝado. La mondo estas granda, do vi
havas multajn eblecojn! Speciale, por helpi al esperantistoj sekure kaj
senprobleme atingi Esperantajn renkontiĝojn estas indaj paĝoj rilataj al
okazaĵoj <https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Okazoj>.
Memoru pri viaj vojaĝemaj amikoj, ili certe aprezos Esperantan
vojaĝgvidilon ;-)
Amike kaj kunvojaĝeme!
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l