Hodiaux, la 15-an de novembro, estas la 5-jara datreveno de la Vikipedio en Esperanto. Por festi, ni decidis lancxi tute novan retprojekton kiu eble estos same grava por la Esperanto-movado: la retejo www.eklaboru.com, kie cxiu povos trovi laboron aux laboranton per Esperanto, por praktike uzi nian lingvon.
Dank' al la Interreto, nuntempe ekzistas multaj eblecoj labori per Esperanto, cxar oni ne plu devas esti surloke. Ekzemple, mi povus dungi programiston kiu logxas en Rusio kaj li laborus rete. Tiu estas avantagxo por mi cxar lia salajro estus malpli alta ol la salajro de germana programisto ekzemple, sed ankaux estus avantagxo por li, cxar la salajro ja estus pli alta ol normala rusa salajro. Eklaboru.com tamen ankaux faciligas dungi homon por labori loke, ekzemple vartisto kiu instruos Esperanton al infanoj. Tiel gejunuloj povas plibonigi ilian lingvokonon kaj sperti alian landon.
Ni kredas ke tiu estos gravega pasxo por Esperanto cxar laboro ja estas grandega parto de la homa vivo kaj gxis nun gxi estis eble la unika parto kiun oni ne povis fari en Esperanto. Se oni volis dungi esperantiston antauxe, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la movado por trovi ecx nur unu tauxgan kandidaton. Tio ne nur estas temp-malsxpara sed ankaux neprofesia kaj malallogas neesperantistojn. Nun per nia retpagxaro cxiu povas interkonatigxi kaj trovi laboron aux laboranton - do vizitu www.eklaboru.com, kontribuu kaj ankaux informu viajn amikojn!
Laboreme via, La Eklaboru-teamo