Saluton.
(pardonon pro sendado al pluraj kanaloj)
*Resumo:* Ĝis la 20a de Aŭgusto eblas peti stipendion por la Vikimedia diverseca konferenco (Stokholmo, Svedio, 3a-5a de Novembro 2017).
*Vikimedia diverseca konferenco*, 3a-5a de Novembro 2017 Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj. Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco, minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĉ. 80 vikimedianoj. Por ni, esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de "diverseco". Simile, pluraj niaj samideanoj laboras pri lingvaj minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj lokoj kie Vikimedia movado havas grandan lokon por kreski.
Memoru *peti stipendion ĝis la 20a de Aŭgusto* ĉe la oficiala retejo: https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Diversity_Conference_2017
ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiu ĉi konferenco, ekz. per informado en niaj sociaj retejoj aŭ rekomendoj pri kontaktendaj personoj, tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ ĉi tie.
PS: Homoj kiuj petis komputilon pere de la Vikimedia aparatar-donaca programo povos ricevi sian komputilon dum tiu ĉi konferenco. Pliaj informoj ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Hardware_donation_program
Amike KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo gvidanto