Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj.
Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaux por la ordigaj sxlosiloj. Kaj sxajne mi ne estas la sola, cxar mi vidis ke aliaj vikipediistoj denove majuskligas la sxlosilon.
Nu, mi pretas sekvi la decidon de la plimulto, kvankam mi tre bedauxras gxin. La artikoloj pri la famaj flandraj pentristoj Anthony van Dyck, Nicolaes van Verendael k.a. havu do kiel ordigan sxlosilon |van Dyck, Anthony]] kaj |van Verendael, Nicolaes]], tiel ke en la kategorioj oni ne trovos ilin sub V sed sub v (minuskla), do fine de la listo post la litero Z ... Neniu venos al la ideo sercxi ilin tie ...
La samo validas por Johann Wolfgang von Goethe kiu nun aperas sub minuskla v
Aux cxu ni kreu escepton al la regulo, kaj decidu ke la unua litero de la ordiga sxlosilo estu cxiam majuskla, ecx se oni minuskligas la unuan literon de la nomo de la koncernato?
Paul
P.S. Ankaux la nederlanda Vikipedio baraktas pri la sama problemo. La pentristo Valerius de Saedeleer tie efektive pendas fine de la kategorio sub la litero "d".