Karaj,
kvankam hieraŭ finiĝis la vikimedia fotokonkurso pri Zamenhof/Esperanto-objektoj, via fotemo povas manifestiĝi denove ĝuste nun!
Internacia skipo preparis por vi la fotokonkurson *Vikio amas monumentojn* fokusiĝantan pri, kiel la nomo supozigas, kulturaj monumentoj laŭ agnosko de koncerna lando.
Partoprenon konfirmis 49 landoj kaj eble partoprenos pliaj 5 (vidu la supran foton). Tiu ĉi konkurso estas federacia - viaj fotoj trairos landan ĵurion kaj la venkaj fotoj venos al internacia ĵurio. Por pliaj informoj kiel partopreni vizitu https://www.wikilovesmonuments.org/participate/
Amike KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio