Saluton, Pep. Kelkajn komentojn:
Mi lasis opinion en la diskutpagxo. Laux mia opinio, la anonimulo parte
pravas: la vorto ''pacema'' ne estas la plej adekvata en la unua alineo.
Liaj vortoj de apogo al ETA ne pravigas tion.
Mi havas sugeston por iom ekvilibrigi la aferon, kaj fari gxin pli
enciklopedieca: mi sugestas ke lia rilato al neperfortaj agadoj, cxefe dum
la hispana diktaturo, estu reliefigita en la priskribo de lia agado, sed ke
samtempe oni indiku la polemikan karakteron de aliaj el siaj sintenoj.
Alia afero: la citajxoj aperas kvazaux ili estas estus poezioj. Mi tamen ne
vidas tion en la hispana kaj katalunaj vikipedioj. Se temas pri prozajxoj,
oni devus forigi la simbolon <br>. Aliflanke, mi opinias ke ili estas pli
adekvataj por Wikiquote ol por la Vikipedio.
Fine. Laux mia scio, la diskutojn oni ne devus marki per tiu >>>. Oni skribu
sinsekve, kaj oni uzu dupunkton en la komenco de la alineo, por krei
margxenon. Krome, estas bone subskribi: tion vi povas fari simple per la
simbolo ~~~~ (estas simbolo por tio malsupre en la pagho). Tiel aperas
samtempe la nomo kaj la dato kaj horo. Eble alia pli eksperta povas konfirmi
aux kompletigi.
Kaj mi konsentas kun vi ke la opiniantoj devus registrighi kaj polemiki
malkashe.
Amike,
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm
----- Mensaje original -----
De: "Pep Pou" <pou.pep(a)gmail.com>
Para: <WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org>
Enviado: martes, 18 de septiembre de 2007 14:41
Asunto: [WikiEO-l] Cxu artikol-blokado?
Karaj,
Mi ne scias, cxu tio estas la gxusta loko por atentigi pri tio, sed mi
timas
skribi sur la cxefa diskut-pagxo de la Vikipedio.
Estas misago de nesubskrikanta vikipediisto (kvankam klaras precize, pri
kiu
temas), kiu sxangxas la tekston de konflikta artikolo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Llu%C3%ADs_Maria_Xirinacs
Mi petas, ke oni bloku la artikolon, kaj ke senpartiulo konvene gxin
redaktu. Legu la diskutpagxo, en kiu suficxe klaras, kie kusxas la
diskuto.
Kore salutas,
Pep