Hmm, well, certainly I'm not the first who makes this lexem inversion, am I?
-------- Message transféré --------
Sujet : AIS is considering contributing to Wikiversity in Esperanto +
[Fwd: Re: Resp: Ĉu vi dezirus kontribui al Vikiversitato]
Date : Wed, 29 Jul 2015 00:35:16 +0200
De : Mathieu Stumpf <psychoslave(a)culture-libre.org>
Pour : mediawiki-l(a)lists.wikimedia.org
Saluton,
In a series of attempt to enrich Wikimedia projects in Esperanto[1], I'm
contacting miscellaneous people who published pedagogical materials in
this language. Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)[2]
was included in this project.
Basically I asked whether they would be interested to publish their
material under CC-by-sa license within the Esperanto version of
Wikversity.[3] The first answer is really positive. It seems like they
are already publishing material in the public domain[4], and that they
will discuss the possibility of contribution during a meeting in end August.
So that's pretty good news, I guess.
Now my contact at AIS asked if I had any other idea. So I turn to you,
dears members of our community, do you have idea we should pass to them?
Do we have documentation on previous similar experiences? How can we
help them? What should/can they expect? Do you have any other relevant
question?
You'll find bellow the correspondence I had so far with Reinhard
Fössmeier, senata sekretario at AIS San Marino.
Kind regards,
mathieu
[1] see
https://phabricator.wikimedia.org/T106974
[2]
https://en.wikipedia.org/wiki/Akademio_Internacia_de_la_Sciencoj_San_Marino
[3]
https://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
[4] I know that there are legal issues with "releasing in public
domain", but I wasn't emphatic on the topic so far.
-------- Message transféré --------
Sujet : Re: Resp: Ĉu vi dezirus kontribui al Vikiversitato?
Date : Tue, 28 Jul 2015 23:38:42 +0200
De : Mathieu Stumpf <mathieu at culture-libre dot org>
Pour : Reinhard Fössmeier <reinhard at foessmeier dot de>
Le 25/07/2015 23:28, Reinhard Fössmeier a écrit :
Saluton,
pardonu, ke mi respondas de mia privata adreso (kaj ne de
_informo(a)ais-sanmarino.org_); nur tiel mi povas sendi kopion al la
senato de AIS San Marino.
Ne kulpecinde. :)
Principe mi opinias Viki-universitaton en Esperanto interesa afero por
AIS. Certe la licenco de "Kreiva Komunaĵo" ne ĝenas; multaj kursoj de
AIS estas deklaritaj publika havaĵo, kaj krea komunaĵo signifas malpli
ampleksan rajto-cedon. Mi estas preta kontribui iujn kursojn miajn al
tia ret-universitato.
Bonege. Notu ke vi povas publikigi kun pli ampleksa rajto-cedo sur
vikimediaj projektoj se vi deziras. Sufiĉe indiki tion sur la koncernaj
paĝoj. Ekzemple la MediaWiki dokumentado estas publiki je CC-0[1].
[1]
https://www.mediawiki.org/wiki/Help:Contents
La vorto "Vikiversitato" estas (same kiel "Vikipedio") ne laŭ la
spirito de Esperanto, ĉar ĝi uzas arbitre apartigitan radikparton
(uni-"versitato"). La angla lingvo ŝategas tiajn aferojn (ekzemple ĝi
amas uzi "copter" anstataŭ "heli-kopter-o", kvankam la "co"
devenas de
"helico" kaj la resto de la greka "/pterón"/ [= flugilo]). Tiaj
aferoj
havas la nuran celon malfaciligi la lernadon de lingvoj, kio estas
legitima celo, sed ne laŭ -- ekzemple -- mia gusto. Simile "pedio"
devenas de la greka "enkiklios pedia", "cirklo de klereco", kie
"pedia" simple signifas "infana". Kaj "universitato"
(unuigaĵo) simple
ne estas dividebla; fakte la latina "vertere" ("igi"; de la participo
"versus") estas preskaŭ sensignifa kompare al la perdita "uni". Sed
tio ne estu granda obstaklo al la projekto.
Venas al mi la lokucio "prediki la
kredulon", sed eble "predikas la
profeton" pli proksimas realaĵon! ^^
Fatke mi volas plibonigi la Vikiversitaton ĉar mi volis transŝuti
projektojn de serĉado ke mi ekverkis franclingve[2][3]. Mi volas
esperantajn programlingvojn por kodi aliajn projektojn. Fakte mi ŝatus
havi programlingvon sen nefonetika simbolo, kaj esperanto estas bona
kandidato por tio. Do oni povas diri ke mi samopinias je AIS pri ILO.
Plie, eĉ en la franclingva, tra alia projekto[4], mi studas francajn
leksemojn do mi povas uzi pristrukturajn vortojn, prefere al
malreflektaj termoj.
Nu, pri la vorto "Vikiversitato", mi ne elektis tion. Eble, kiel la
projekto estas ankoraŭ tra testmodo, nun kontribuantoj povas ŝanĝi tion.
Sed certe la nomo devus enhavi 'viki', kio estas ambaŭ plenkonata,
klardifinita vorto[5] kaj vikimedia fabrikmarko. Ekzemple Vikivortaro
estas la esperanta versio de Wiktionary.
[2]
https://fr.wikiversity.org/wiki/Recherche:Fabelebla%C4%B5o
[3]
https://fr.wikiversity.org/wiki/Recherche:Algoritmaro
[4]
https://fr.wikiversity.org/wiki/Recherche:Lex%C3%A8mes_fran%C3%A7ais_relati…
[5]
https://eo.wiktionary.org/wiki/vikio
Mi vidas, ke iu (ĉu vi?) jam establis kategoriojn de sciencaj fakoj en
beta.wikiversity.org
<https://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do>. AIS San Marino
uzas propran sistemon de fakaroj, kiu baziĝas sur filozofia divido: Ni
dividas la sciencojn unue laŭ la metodo ("nomoteta" = difinanta
leĝojn, aŭ "ideografa" = priskriba) kaj due laŭ la esplorata objekto
(pens-objektoj, abstraktaĵaro, ekstera mondo). Tiel rezultas jenaj
sekcioj:
1. Kibernetiko (nomoteta, pens-objektoj)
2. Hom-sciencoj (ideografa, pens-objektoj
3. Struktursciencoj (nomoteta, abstraktaĵoj)
4. Filozofio (ideografa, abstraktaĵoj)
5. Natursciencoj (nomoteta, ekstera mondo)
6. Morfosciencoj (ideografa, ekstera mondo)
Tio ne malbone kongruas, ekzemple, kun la viki-versitata kunigo de
"natursciencoj kaj inĝenierarto"; en nia sistemo ambaŭ estas nomotetaj
kaj okupiĝas pri la ekstera mondo. Inĝenierikon ni tamen ne nomas
"arto", ĉar arto estas io individua kaj ne facile formale komunikebla.
Aliflanke, laŭ la esplorata objekto ni ja disigas medicinon kaj
psikologion, ĉar la unua okupiĝas pri la ekstera mondo (la homa korpo)
kaj la dua pri la menso, do la pens-objektoj. Do la viki-versitata
kategorio "Sansciencoj" ne kongruas kun la AIS-strukturo, eble pro la
vasta signifo de la vorto "sana". Sed tio ne malebligu kunlaboron.
Jes, mi lernis pri via dividmetodo kiam mi legis la vikipedian artikolon
pri AIS. Mi ne establis la "kategoriojn" ke vi vidis. Mi uzas citiloj
ĉar vikiteknike la termo "kategorio" havas precizan signifon. Mediawiki,
la programo kiu funkciigu la servico, enhavas flekseblan integritan
sistemon de kategorio. Kun ĉi tiu, oni povas facile proponi plurajn
arbojn de sciado. Vi povas aldoni kategoriojn kiuj enhavas kategoriojn.
Kaj sekve, vi povas uzi tiujn por la prezentado al la finuzantoj.
Mallonge, integri la AISan filozofian dividon estas ebla, facila, kaj ne
necesi la forigon de aliajn dividojn. La ĉefpaĝo prezentado dependas de
interkontributantaj konsentoj. Kiel vi povas vidi en la historio de la
paĝo[6], vi povas facile deveni gravan kontribuon, kun grava influo sur
la ĉefpaĝo.
Nu se vi volas mian opinion pri la divido, ĝi estas interesa. Sed
"ekstera mondo" kaj "pens-objektoj" estas malfacila distingebla, kiam
vi
grava priatentas. Nu mi ne jam legis viajn oficialajn precizajn
difinojn, eble vi povas sendi min retligilon pri tio. Rapida klarigo
ofte necesas iomete malprecizajn klarigojn.
[6]
https://beta.wikiversity.org/w/index.php?title=%C4%88efpa%C4%9Do&action…
Mi proponas, ke la kunlaboron de AIS en "wikiversity" oni diskutu en
la onta AIS-kunveno fine de aŭgusto en Rimini
<http://www.ais-sanmarino.org/arangxoj/it/it20150830/>. Bonvolu ne
heziti komuniki al ni pliajn ideojn.
Mi demandos al la vikimedia komunumo se iuj havas ideojn, kaj
dokumentadon pri similaj kazoj kun kolekta sperto.
Ĉion bonan,
Reinhard Fössmeier,
senata sekretario de AIS San Marino
Amike,
mathieu,
humila kontribuanto de vikimediaj projektoj
Je 2015-07-25 01:29, Mathieu Stumpf skribis:
Saluton,
Nuntempe la esperanta Vikiversitato estas en eka modo[1], ĉar ĝi
estas malsufiĉe kompleta kaj aktiva. Mi serĉas personojn kaj enhavojn
kiuj povas helpi min ŝanĝi tion. Vi havas ambaŭ. Kun via helop, ĝi
povus transiri al
eo.wikiversity.org!
Sed ĉu vi akceptus meti enhavojn sub Kreiva Komunaĵa licenco? Se jes,
mi povas helpi vin kun la integrado. Vi eĉ povus uzi la vikimedian
infrastrukturon, servicojn kaj ilojn, se li volas.
Bonvolu diru al mi se vi estas interesata.
Amike,
Mathieu
[1]
https://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do