Sal.
Pri Vikidatumoj kaj listoj:
La internacia teamo de Vikio amas monumentojn planas transigi listojn de
multaj Vikipedioj kaj Komunejo al Vikidatumoj. Tio estis diskutata ekz. dum
la Vikimedia konferenco en Milano ĉi-jare, ili vere interesiĝis kiel eblas
plenigi Vikidatumojn per robotoj. Tamen tiam (kaj daŭre nun) ne funkcias
listo-funkcio de Vikidatumoj do ni ĉiuj atendas ĝin kaj poste indos pli
diskuti. Ĉefa avantaĝo estus pli facila ĝisdatigado (eblos pli facile krei
roboton por tio, ktp) kaj precipe aŭtomata ĝisdatigado en ĉiuj Vikipedioj
(se ni uzos pliajn).
Mia propono pri multaj Vikipedioj estis celita kiel reklamo por Esperanto,
kaj tutmonda! Aldone ni povas varbi al viki-projektoj ne nur esperantistojn
sed ankaŭ neesperantistojn (bona ankaŭ por Vikimedio kiu poste pli eme
helpas).
Por tia agado povus la Fondaĵo Vikimedio kelkan monon doni, ĉar tio estas
kultura valoraĵo ne dependa de lingvo (ĉar bildoj). Vikimedio povos provizi
ankaŭ retejon ktp.
Amike
2013/9/3 Juan Sebastian Quintero Santacruz <juancho2291(a)hotmail.com>
Saluton Kubof
Estas tre bonaj ideoj.
Mi kontaktis al Osmo Buller la Ĝenerala Direktoro de UEA. Li donis al mi
la retadreson de fakulo pri ZEOj. Tamen li informis min ke ekzistas neniu
listo pri ZEOj kontrolata de UEA.
ekzistas du libroj pri ZEOj en la librostoko de UEA: Monumente pri
Esperanto kaj alia kies nomo mi ne memoras kaj kiu temas pri polaj ZEOj.
Ankaŭ estas listo pri ZEOj en Vikipedio, tamen ne estas ĝisdata kaj ne
aperas geodatumoj ekzaktaj pri ili. ni bezonus pli bonajn listojn.
Pri la sponsoroj. Mi pensas ni povus paroli kun TEJO, Kontakto, Muzaiko,
UEA kaj Vinilkosmo. ili povus doni ĉemizojn, membriĝojn al revuoj aŭ
elŝuteblajn KDojn. E@I povus havigi al ni retejon (kiaj tiaj de la
diverslandaj WLM, kelkaj el ili funkcias per Drupalo). Tiaj apogoj estas
gravaj cxar kiel vi scias Vikimedio donas malfacile monon.
Pri Vikidatumoj, mi ne certas ĉu estos bezonata. Laŭ mia scio ĝi ne estis
uzata por fari la listojn de WLM aŭ WLPA. Ankaŭ havi listojn en alilingvaj
Vikipedioj ne estas neprajxo, ĉar ni celas Esperantistojn, sed tamen
interesa punkto.
Ĉu estas aliaj Esperantistoj en ĉi-listo?
Enviado desde mi iPad
El 2013-sep-01, a las 06:22 atm, "Michal Matúšov" <kubof(a)i-espero.info>
escribió:
Sal.
Mi jam antaŭ kelka tempo notis kelketajn miajn ideojn, vidu
https://docs.google.com/document/d/1dr9HGQJY1_LTHcwM5JoJ32-FuLDqHZ1dZ-T2Kv-…
Kaj jes, enmeti ĝin en "Vikio amas publikan
arton" ŝajnas pli bona ideo,
ol
al "monumentoj".
Amike
2013/9/1 Juan Sebastian Quintero Santacruz <juancho2291(a)hotmail.com>
> Saluton!
> Kiel eble vi scias dum ĉi monato okazas Wiki Loves Monuments. Kion vi
> pensas pri okazigi «Vikio Amas ZEOjn»? Mi pensas ke eble ni povas
okazigi
ĝin per
Wiki Loves Public Art.
Amike
Ĥŭanĉjo (Sahaquiel9102)
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
--
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež,
http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika,
http://wikimedia.sk/
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l